Reguloj

  • Ne diskriminaciu. Retoso estas aranĝo por ĉiuj, sendepende de genro, genraj identiĝo kaj esprimo, aĝo, seksa orientiĝo, handikapo, fizika aspekto, etno aŭ religieco. Dum la renkontiĝo ne estos akceptata iu ajn formo de diskriminacio kaj persekutado.

  • Ne ĝenu. Ĝenado inkluzivas ofendajn kaj malrespektajn komentojn, seksumajn bildojn/komentojn, malkomfortigajn bildojn, intencan timigadon, kaŝan/fian sekvadon (t.e. “stalking”), troladon, insultadon, personajn kaj politikajn atakojn, daŭran interrompadon de prelegantoj aŭ programeroj, kaj nebonvenigitajn seksumajn atentojn. Tio ĉi validas kaj por publikaj, kaj por privataj mesaĝoj.

  • Se vi estas ĝenata aŭ rimarkas, ke iu alia estas ĝenata, bonvolu kontakti la organizantojn per retoso.tejo@gmail.com. Mallonge priskribu la situacion, aldonu se eblas ekrankopion, kaj ni provos laŭeble plej rapide respondi.

  • Ne spamu, ne reklamu.

  • Antaŭ publikigi aŭ diskonigi ekrankopiojn de la evento, en kiuj aperas aliaj homoj, klopodu havi ilian konsenton.

  • Ĉiuj partoprenantoj sekvu tiujn ĉi regulojn dum ĉiuj aktivaĵoj de la evento. Partoprenantoj kiuj agas kontraŭ tiu ĉi regularo malgraŭ la atentigoj povas esti ekskluditaj de la evento.