Aliĝilo

Vi povas ankoraŭ aliĝi! Post la 27an de marto ni akceptas malfruajn aliĝojn.

Malfruaj aliĝoj

Se vi aliĝas post la 27a de marto povas okazi, ke vi ne ricevos konton en la eventa platformo sufiĉe rapide kaj pro tio maltrafos kelkajn programerojn. Ni prilaboros la novajn aliĝojn ĉiutage. Je jaŭdo ĝis lundo ni aldonos novajn kontojn je la 8a kaj je la 16a horo UTC.

Se vi jam estas membro aŭ patrono de TEJO:

  1. Plenigu la aliĝilon por TEJO-membroj
  2. Sendu bildon al retoso.kasisto@gmail.com kiu pruvas ke vi pagis la membrokotizon por la jaro 2021.

Se vi ne estas membro de TEJO sed volas membriĝi al la asocio:

  1. Plenigu la aliĝilon al Retoso por baldauaj TEJO-membroj 
  2. Plenigu la aliĝilon por membriĝi al TEJO: https://uea.org/alighoj/alighilo (filmo sube)
  3. Pagu la membrokotizon de TEJO. (pagmanieroj: https://uea.org/alighoj/pagmanieroj)
  4. Sendu bildon al retoso.kasisto@gmail.com kiu pruvas ke vi pagis la membrokotizon.

Se vi nek estas membro aŭ patrono de TEJO nek volas aliĝi al la asocio:

  1. Plenigu la alighilon por ne-TEJO-membroj
  2. Pagu la kotizon de Retoso (15 eŭroj). Vidu pagmanierojn ĉi tie.
  3. Sendu bildon al retoso.kasisto@gmail.com kiu pruvas ke vi pagis la kotizon por Retoso.

Nia aliĝilo estas kreita per Google Forms. Se vi ne povas aŭ ne volas uzi ĝin, kontaktu nin.

Kiel mi povas iĝi membro de TEJO?

Membriĝi al TEJO kaj do havi senpagan aliĝon al Retoso estas facile, ĉar sufiĉas sekvi la instrukciojn en la paĝo https://uea.org/alighoj/alighilo.

Jen ankaŭ video kun la instrukcioj por aliĝi: