Organiza teamo

Antonia Montaro estas la ĉefkunordiganto de Retoso. Tio signifas ke ŝi scias ĉion kaj nenion. Do, demandu ŝin! Fiera svedo. Granda ŝatanto de kvizoj kaj kikerbuloj. Plej ŝatata kanto en Esperanto: “Nova Sento” de Martin & La Talpoj.

Tyron Surmon estas magistra studento ĉe la Universitato de Misurio en Usono. Li estas Komitatano A de TEJO por Britio kaj prezidanto de Junularo Esperantista Brita. En Retoso li estas la vicĉefkunordiganto kaj prizorgas la programon. Li bonvenigas viajn sugestojn por la programo!

Snehaĝa Venkatesh estas komitatano Ĉ de TEJO kaj komisiito de la interesgrupo pri Scienco. En Retoso ŝi estas la kasisto kaj prizorgas la budĝeton.

 

Carlos Pesquera Alonso estas vicprezidanto de TEJO kaj estrarano pri kongresoj. Karlos’ spertas pri organizado de eventoj ĉar li respondecis pri la organizado de la IJK 2018 en Badajoz. En Retoso li estas la rekta kontakto kun la estraro de TEJO.

Matheus Arantes Pacheco estas la Prezidanto de la Karioka Esperantista Junulara Organizo (Sekcio de BEJO en Rio-de-Ĵanejro) kaj studanto pri Geologio en universitato. Li amas piediri en arbaroj kaj kuiri veganajn manĝaĵojn. En Retoso li estas ĉeforganizanto pri varbado.

Francesco Fagnani estas Komitatano A de TEJO por Italio kaj estrarano de la Itala Esperantista Junularo. Esperantisto ekde la jaro 2014, li estas nun doktoriĝanta pri Kemio ĉe la Universitato de Milano. En Retoso li helpas kun la programo kaj prizorgas la retejon.

Albert Stalin Garrido estas la estrarano de TEJO pri Landa kaj Faka Agado. Li samtempe rolas kiel Prezidanto de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) kaj ĉefredaktoro de “Esperanto en Azio kaj Oceanio,” la gazeto de la Azia-Oceania Komisiono de UEA. Profesie, li laboras en la kampo de internacia edukado. En Retoso li helpas pri la varbado kaj la pliinternaciigo de la partoprenontaro.