Retoso 2021

Vi povas ankoraŭ aliĝi! Post la 27an de marto ni akceptas malfruajn aliĝojn.

Retoso estas la nova evento de TEJO, organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 2a kaj la 5a de aprilo. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per interreto.

Retoso estos vere tutmonda evento, kun organiza teamo el 7 landoj en 4 kontinentoj, kaj partoprenebla por homoj ie ajn en la mondo. Ĝi havos programerojn en tempoj taŭgaj por homoj en Azio, Ameriko, Afriko, Oceanio kaj Eŭropo.

Se vi ŝatas amuziĝi, ludi kvizojn, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj, aŭ koncertumi: Retoso bonvenigas vin! La evento enhavos la plej malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj.

Dum Retoso ankaŭ okazos la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS), kiu enhavos podiajn diskutojn pri diversaj fakoj, ekzemple psikologio, inĝenierarto kaj antropologio.

Partopreni estas tute senkosta por la membroj kaj patronoj de TEJO!

Sendu viajn demandojn al retoso.tejo@gmail.com.

Se vi uzas Telegram, vi povas jam antaŭĝoji nian grupon ĉi tie.

Partoprenu en Retoso!