Kotizoj

GRAVA! Se vi pagas kotizon de Retoso aŭ membrokotizon de TEJO post la 27a de marto, sendu ankaŭ pruvon de la pago al retoso.kasisto@gmail.com.

Retoso estas evento ne nur interesa kaj amuziga, sed precipe senpaga por membroj kaj patronoj de TEJO!

Pro tio, la kotiztabelo estas vere simpla:

Membroj/Patronoj de TEJONe-membroj de TEJO
0 €15 €

Eĉ se oni estas ano de TEJO, ni petas ke oni donacu tiom kiom oni pensas ke la evento valoras, por ebligi stipendiojn, venontajn eventojn kaj alian agadon pri Esperanto.

Antaŭ ol pagi plenigu la aliĝilon.

Demandoj? Skribu al retoso.kasisto@gmail.com

Kiel mi povas iĝi membro de TEJO?

Membriĝi al TEJO kaj do havi senpagan aliĝon al Retoso estas facile, ĉar sufiĉas sekvi la instrukciojn en la paĝo https://uea.org/alighoj/alighilo.

Jen ankaŭ video kun la instrukcioj por aliĝi: