Platformo

Interreto estas mirinda inventaĵo! En la platformo de Retoso eblos fari multajn amuzajn aferojn. Esploru la diversajn funkciojn kaj uzu vian kreemon!

La platformo funkcios en via retumilo (Chrome aŭ Firefox estas rekomenditaj) kaj do vi ne devas instali ion ajn. Ni rekomendas ke vi uzu komputilon, ĉar la platformo nur parte funkcios se vi uzos poŝtelefonon.

Ĉiuj aliĝintoj ricevos propran konton por ensaluti en la platformo. La pasvorto de la konto kaj la ligilo al la platformo venos en retmesaĝo unu tagon antaŭ la evento. La uzantnomo estos via retpoŝtadreso.

Kiam vi eniros la platformon, vi vidos programon kaj plurajn butonojn. Klakante ilin, vi alvenos al diversaj virtualaj ĉambroj.
Estos kelkaj vidbabilejoj kiuj estos malfermaj dum la tuta evento. Se vi eniros tian ĉambron dum iu alia persono estas tie, vi povas paroli unu kun la alia, tute kiel en koridoro en fizika kongresejo! En la vidbabilejo oni povas ŝalti sian kameraon se oni volas, kaj paroli per sia mikrofono. Ankaŭ eblas tie skribi mesaĝojn kaj sendi ilin al ĉiuj en la ĉambro.

Estos ankaŭ multaj virtualaj ĉambroj specifaj por programeroj. Kelkaj ĉambroj funkcios kiel scenejo, kie oni povas spekti spektaĵon kiel koncerton, prelegon aŭ filmon. Dum oni spektas, oni povas skribi komentojn en la komentejo. Se oni volas voĉe interagi kun aliaj personoj en la publiko, oni povas eniri la spektofestan vidbabilejon en unu fenestro kaj samtempe rigardi la spektaĵon per alia fenestro. 

Ekzemplo de Jitsi-ĉambro

Krome, ni havos tempe limigitajn vidbabilejojn, en kiuj oni parolos pri specifa temo: ekzemple klimatŝanĝiĝo aŭ sportoj. Vi vidos kiam ili okazos en la programtabulo.

En la klasĉambroj estos gvidanto kiu montros prezentaĵon kaj eble dividos la partoprenantojn en subgrupoj por diskuti kelkajn demandojn.

Eblos ludi en ĉiuj tri specoj de ĉambroj! Oni povas ludi homlupon aŭ virtualan tabloludon en vidbabilejo, kvizon sur scenejo kaj teamludon en klasĉambro. 

Ekzistos tekstbabilejo en la platformo, sed por ne maltrafi ion, ni rekomendas aliĝi al niaj grupo kaj kanalo ĉe Telegram. Telegram estas tre populara mesaĝilo kaj por povi uzi ĝin vi devos instali ĝin en via poŝtelefono aŭ komputilo kaj krei konton.

Por plene ĝui la renkontiĝon, vi bezonos sufiĉe rapidan retkonekton. Jen estas vidbabilejo kie vi povas testi vian retkonekton: petu al amiko eniri ĝin samtempe kun vi kaj parolu unu kun la alia dum 10 minutoj. Se okazas problemoj, pripensu mendi pli bonan retkonekton por la tagoj dum kiuj okazos Retoso.

Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin per la retadresoj de la sekcio Kontaktoj !