Programo

Aperis la unua versio de la programtabulo! Atentu, ke ĝi ne estas tutpreta kaj ke programeroj povas ŝanĝiĝi. Klaku ĉi tie por vidi la programtabulon.

Retoso havos diversan, buntan, kaj interagan programon! Estos amaso da prezentoj pri diversaj temoj, multaj diskutrondoj kaj interagaj programeroj, ludoj, kvizoj, atelieroj kaj koncertoj, dum horzonoj alireblaj por ĉiuj ĉirkaŭ la mondo. Oni ankaŭ povos renkonti homojn ekster la programo, en la pluraj babilejoj, kaj ni estas tre reagemaj al la ideoj kaj proponoj de la partoprenantoj.

Interkonado

Estos pluraj programeroj por renkontiĝi kaj konatiĝi kun homoj. La organiza teamo gvidos plurajn grandajn interkonajn programojn komence de la evento. La Gufujo kaj Trinkejo okazos ĉiutage, kaj konstantaj babilĉambroj estos malfermaj dum la tuta evento.

Muziko

Pluraj koncertoj okazos dum Retoso, inter kiuj tiuj de Tim Gallego kaj de Brunê.

Prezentoj

multaj vivaj prezentoj, prelegoj, kaj paneldiskutoj okazos dum Retoso, kun la eblo starigi demandojn al la prezentanto kaj dume komenti kun aliaj spektantoj. Se vi volas kontribui, menciu tion en via aliĝo aŭ kontaktu nin ĉe retoso.programo@gmail.com

Ekzemploj de prezentoj dum IJK 2020

Ludoj kaj Kvizoj

Ni starigos ludsesiojn dum la evento, por ludoj kiel Homlupo, Ŝakoj, kaj multaj aliaj. Ni bonvenigas viajn sugestojn. Krome, Retoso havos ankaŭ Kvizojn, por testi sian propran konon, konkursi kun (novaj) amikoj aŭ simple amuziĝi. Kiom da poentoj vi gajnos?

Ekzemplo de kvizo dum IJK 2020

Diskutrondoj

Estis multaj programeroj, dum kiuj oni povos diskuti kun aliaj pri specifa temo en granda vidbabilejo. Ni ankaŭ okazigos liberajn diskutojn post specifaj prezentoj.